Kial mi shatas kivon? |
Cообщение скрыто для удобства комментирования.
Прочитать сообщение
| Комментировать | « Пред. запись — К дневнику — След. запись » | Страницы: [1] [Новые] |
Kial mi atas kivon?
Song Ho-young, Koreio
Ĉu vi scias pri la frukto «kivo»? Kivo estas frukto, kiu estas konata kiel simbolfrukto de Novzelando. Tamen onidire kivo originale estis kultivata en Ĉinio, kaj tiam ĝia nomo estis «ĉina aktinidio». Poste novzelandanoj ĉefe produktis la frukton, kaj nomis ĝin per la nomo de sia simbol-birdo. Nuntempe kivo estas kultivata en multaj landoj, eĉ en mia lando, Koreio.
Mi neniam povas forgesi mian sperton, kiam mi ekvidis kaj ekmanĝis kivon. Mi tiam estis scivolema infano, kiu trovis kivon en foirejo, kien mi iris kun mia panjo. Trovinte kivon, mi petegis, ke la panjo aĉetu la frukton. Mi pensis, ke ĝia aspekto estas simila al haŭto de besto. Mi volis preni ĝin ne pro tio, ke ĝi ŝajnis bongusta, sed pro tio, ke ĝia bruna kaj harplena aspekto faris min scivola. Kun granda ĝojo kaj korbato, mi revenis hejmen kun mia patrino, kvazaŭ mi gajnus ion mirindegan.
Enirinte en mian domon, mi tuj kriis al miaj familianoj:
- Jen kion aĉetis la panjo hodiaŭ! Ni manĝu kune!
Mia panjo ankoraŭ ne senŝeligis la kivojn, tamen mi mem tranĉis unu kivon per tranĉilo sen permeso de miaj gepatroj. Kun surprizego mi unuafoje vidis sekcon de kivo. Tuj mi elĵetis laŭdajn vortojn:
- Ho! Kiel bela kaj surpriza ĝi estas! Jes. Kvankam la ekstera ŝelo de kivo aspektis iomete terura kaj malpura, tamen ĝia interna sekco bele brilis kiel smeraldo. Ĝia freŝa verdo logis al manĝado, kaj ĝiaj semetoj estis metitaj kiel nigre brilaj ŝtonetoj ĉirkaŭ la verda lago! Kelkajn sekundojn mi simple rigardis la sekcon kvazaŭ idioto. Baldaŭ la panjo, paĉjo kaj mia fratinjo sidiĝis ĉe tablo kaj kune gustumis la kivojn. Dolĉa frukta karno feliĉigis mian langon. Miaj manoj malsekiĝis pro la suko kaj eble ankaŭ pro mia salivo! Kia ironia frukto kivo estas!
Per ĉi eta sperto mi konsciis, ke mi devas ne havi antaŭjuĝojn pri io nur pro ties ekstera aspekto. Ni tro nature kaj ofte juĝas homojn aŭ objektojn, nur vidinte iliajn aspektojn. En preskaŭ ĉiu filozofia aŭ morala libro troviĝas la frazo, ke la interno pli gravas ol eksteraĵo, kiu ofte nur celas ion bel-aspektan aŭ bon-ŝajnan.
Kiam mia am-konfeso estis malakceptita de iu fraŭlino, eble precipe pro mia eksteraĵo, mi serioze ĵuris al mi mem, ke mi pliĉarmigos mian aspekton. Ĉar ja gratvundis mian koron la minuskomplekso, ke mia eksteraĵo ne plaĉis al la fraŭlino. Por tio mi ja klopodis kaj klopodis, tamen finfine fariĝis skeptika pri tio, ĉar mi ne volis perdi miajn proprajn trajtojn. Mi estas mi. Se mi simple imitas la aliajn, tio estas kvazaŭ ludo de simio. Kial mi devas ŝanĝiĝi laŭ la aliaj, kiuj ne povas rimarki valoron de kivo? Samtempe mi denove ĵuris al mi fariĝi homo, kiu similas al kivo. Mi esperas fariĝi homo, kies interno estas bela kaj dolĉa, kaj kiu ne fieras arogante, kiel kivo faras. Por mi kivo estas ne nur ordinara frukto, sed ankaŭ senparola pensulo, kiu silente konsilas al mi per si mem. Tial mi tre ŝatas kivon kaj deziras vivi kiel kivo.
Kontakto 3-2008 (225)
Исходное сообщение NEBUL
Где можно подписаться?
Kontakto: Socikultura revuo de TEJO. Dumonata 400 rubloj
Исходное сообщение Аноним
> Вы знаете о таком фрукте «киви»? Киви известен как фрукт—символ Новой Зеландии.
Вообще-то, де-факто символ Новой Зеландии -- это птица Киви, а не киви-фрукт (путать это очень черевато). Так что читайте жирнал остороженее, он дезинформарует. :)
... выращивали этот фрукт новозеландцы, и назвали его именем птицы — символа их страны.
| Комментировать | « Пред. запись — К дневнику — След. запись » | Страницы: [1] [Новые] |