Maksimo обратиться по имени
Пятница, 02 Ноября 2007 г. 16:09 (ссылка)
Pri la grupo:
La ensemblo La Perdita Generacio komencis ludi, antaŭ nelonge, en Esperanto, post iom pli longa muzik-kariero kantante en la sveda lingvo. Pri la nomo de la bando, la anoj klarigas mem - "Ni estas la unua generacio, kiu ĝenerale ne fidas je la materia revo de la okcidenta mondo. Ni havas ĉion tamen ni perdis vivdelojn. La ora tempo de materica riŭeco jam pasis, kaj jen estas ni, tiel perditaj kiel ni agas".
Malgraŭ sia geografia situo en Svedio, La Perdita Generacio estas fakte plurnacia ensemblo. Martin, Magnus kaj Tomio estas svedoj, Maŝa kaj Libera venis de Rusio, Tali, el Israelo, kaj Malak estas arabo (en la grupo troviĝas do kune arabo kaj israelano). La ensemblo jam lanĉis kelkajn diskojn en la sveda lingvo, kaj nun eniras la E-muzikan merkaton per sia popmuziko.
Nomo: La Perdita Generacio
Urbo: Hernusando
Lando: Svedio
Anoj: Maŝa, Martin, Magnus, Tali, Libera, Tomio, Robin, Malak, Anna, Daniel, Gus
Ĉefaj muzik-influoj: Persone, Edith Piaff, John Lennon, Depeche Mode