Эсперанто в России движется в ногу с фантастикой |
Cообщение скрыто для удобства комментирования.
Прочитать сообщение
REKOMENCO DE RETAJ KURSOJ
Rekomenciĝis studa sezono en la prizorgataj de mi dissendolistoj ĉe la serviloj Subscribe.ru, Content.mail.ru kaj Maillist.ru . Sume ilin abonas preskaŭ 7 mil personoj, multaj el kiuj aliĝis antaŭ pluraj jaroj, sed daŭre restas abonantoj kaj tiel ligitaj al la movado.
En la nova sezono la abonantoj ricevos tute novan (kaj, honeste dirante, ankoraŭ ne finverkitan) "beletran kurson", kiu nomiĝas "Esperanto izuĉajetsja v subbotu" ("Esperanto lernata sabate"). Gi estas bazita sur motivoj de la fabela novelo de fratoj Strugackij "Ponedeljnik naĉinajetsja v subbotu" ("Lundo ekas sa-bate").
En la fikcia kaj aventurplena teksto la legantoj konstante renkontas E-vortojn, kiujn devas uzi aŭ studi la ĉefa heroo - kunlaboranto de Scienc-esplora instituto pri magio kaj sorĉado. Esperanto en la nova versio de la novelo estas prezentata kiel la nova lingvo de magio, kiu ebligas sorĉi pli kvalite ol per latino kaj aliaj ekzotikaj lingvoj.
Andrej Grigorjevskij (Ŝumerlja)
NE NUR PROPEDEŬTIKA VALORO
Aŭguste Eŭropa Universitato "Justo" eldonis novan libron: "Esperanto - la plej bona propedeŭtiko" (laŭ materialoj de Internacia konferenco la 13-an de aprilo 2007 en Moskvo)...
La libro estas paralele en du lingvoj: la rusa kaj Esperanto. La ĉefaj iniciatintoj de la eldono, Liana Tuĥvatullina kaj Gennadij Ŝilo, kun advokata skrupuleco kolektis por
la eldono ĉiujn materialojn de la Internacia Konferenco. Kaj aperis dokumente argumentita bazo por evoluigo de Esperanto dum proksimaj jaroj; mi pensas, ke ne nur por Rusio
...
Aliaj novaĵoj de la eldona agado:
- Antaŭ komenco de la aŭtuno "Impeto" transdonis por vendado en centraj li-brovendejoj de Moskvo jenajn titolojn: "Esperanto dum 7 tagoj" de L.Tuĥvatullina, G.Ŝilo; Poezia antologio "Moskvaj sonoriloj"; "Esperanto - la plej bona propedeŭtiko". Kun la antaŭaj, sume estas en la vendado 13 titoloj.
- "Impeto" subskribis kontrakton kun Sergej Lukjanenko por la vica libro: "Kavaliroj de kvardek insuloj".
Aleksandr Ŝevĉenko (Moskvo)
Комментировать | « Пред. запись — К дневнику — След. запись » | Страницы: [1] [Новые] |