Esperantlingve:
Amuzetaj miskompostaĵoj iam okazas...
Alsendis oni al mi tekstojn por medicina konferenco en Word-aj dosieroj. Nu, enpaĝigis mi la libron kaj sendis PDF-dosieron al la mendantoj por kompari.
Ordinare, ĉiam okazas poste iu korektado. Ĉu komon ie neniigi, ĉu punkton aldoni, sed nun:
(En la bildo skribitas la nomo de la revuo: "La vilaĝa afero") kaj estas skribite: "La vilaĝa afero estas speciala eldono por flegistinoj kaj estas tribuno por disputi bazajn problemojn de la fligistoj..."
Korektaĵo estas jena: anstataŭigi "Vilaĝa al flegistina" :))
Suplemente: en la rusa, la vortoj sonas kaj skribas tute diverse...
Tre interese por mi estas: pri kio meditis klavante la tajpisto?