Esperantlingve:
Amuzetaj miskompostaĵoj iam okazas...
Alsendis oni al mi tekstojn por medicina konferenco en Word-aj dosieroj. Nu, enpaĝigis mi la libron kaj sendis PDF-dosieron al la mendantoj por kompari.
Ordinare, ĉiam okazas poste iu korektado. Ĉu komon ie neniigi, ĉu punkton aldoni, sed nun:
(En la bildo skribitas la nomo de la revuo: "La vilaĝa afero") kaj estas skribite: "La vilaĝa afero estas speciala eldono por flegistinoj kaj estas tribuno por disputi bazajn problemojn de la fligistoj..."
Korektaĵo estas jena: anstataŭigi "Vilaĝa al flegistina" :))
Suplemente: en la rusa, la vortoj sonas kaj skribas tute diverse...
Tre interese por mi estas: pri kio meditis klavante la tajpisto?
code:En la mondon venis nova sento, , Tra la mondo iras forta voko; ; Per flugiloj de facila vento , , Nun de loko flugu ĝi al loko. . Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: : Al la mond' eterne militanta , , Ĝi promesas sanktan harmonion. . Sub la sankta signo de l' espero , , Kolektiĝas pacaj batalantoj, . Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. . Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; ; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj. . Sur neŭtrala lingva fundamento, , Komprenante unu la alian, , La popoloj faros en konsento , , Unu grandan rondon familian. . Nia diligenta kolegaro , En laboro paca ne laciĝos, , Ĝis la bela sonĝo de l' homaro , , Por eterna ben' efektiviĝos. .
Venis la hodiaŭa tago kaj subite :) okazis ke en Moskvon venis neĝo.
La aero estras humideta kaj freŝa. Neĝeroj falas kaj antaŭ malaperi provas algluiĝi al la vizaĝo.
Savelij revenis de la promeno kaj jam tagdormas.
Jen en la foto li hodiaŭa kun neĝo: