Эсперанто открывает путь к получению европейского образования |
STUDU aux INSTRUU en ISTK en Bydgoszcz
Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz okaze de la 150-a datreveno de la naskigxo de Ludoviko Zamenhof invitas cxiujn esperantistojn kontribui al tiu-cxi grava jubileo jene:
Cxiu povas ekstudi en la Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz por farigxi internacia Esperanto - vojagxgvidanto kaj poste diplomigxi cxe ISTK ev. bakalauxrigxi kaj magistrigxi cxe AIS - Akademio Internacia de la Sciencoj
Cxiu povas organizi grupon de studentoj por ISTK, ricevante 15 % rabaton de cxiu kotizo, tiam havante 7 kandidatojn por la studado mem ne bezonas pagi la studadkotizojn
Cxiu kiu kapablas instrui Esperanton ev. turismon kaj kulturon povas gvidi "Konsultejon de ISTK" en sia logxloko por la organizita grupo -- tiam rajtas ricevi 50 % de la studadkotizoj por sia laboro.
Do, studu, organizu kaj instruu en Esperanto - Via laboro helpos - al edukado en internacia lingvo omagxe al Ludoviko Zamenhof. Sube legu aktualajn studadeblecojn en ISTK Bydgoszcz - AKB/AIS. Tiuj, kiuj aligxos al ISTK studado por 2010/2011 gxis la 31.12.2009 rajtas al 50 %
studadrabatoj okaze de la 150-a naskigxdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
Aktualaj studadeblecoj en Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz - Klerigejo de AIS/AKB (AIS-Klerigejo - Bydgoszcz) estas jenaj:
1. Eblas ankoraux aligxi por la studjaro 2009/2010 cxe ISTK/AKB - kotizo 200 EUR aux 200 USD
2. Eblas aligxi por Internacia Kurso de Esperanto kadre de Zamenhofaj Tagoj en Bydgoszcz por 150 EUR dum 12 - 20.12.2009 - kun 8 tranoktoj en hotelo BRDA en Bydgoszcz kaj la tuta programo
3. Eblas aligxi por intensa studado cxe ISTK/AKB dum 1.02 - 30.04.2010 por 400 EUR/aux 400 USD ankaux kun aldona kurso de pola lingvo cxe Universitato de Kazimiro la Granda en
Bydgoszcz dum 1.02-5.05.2010
4. Eblas aligxi nur por intensa studado cxe ISTK/AKB dum 1.02 - 30.04.2010 por 200 EUR aux 200 USD
5. Eblas aligxi por Internacia Kurso por Esperanto-Vojagxgvidantoj en Bydgoszcz kun Internacia Pedagogia Kurso kadre de 35 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kaj 35 AIS/AKB-Sesio dum 17-25.04.2010-por 150 EUR
6. Eblas aligxi por Bulgara - Pola AIS Studadsesio en KARLOVO - Bulgario kun monata logxado kun prezo nur 250 EUR por la tuta monato kaj Festo de la Rozoj, Internaciaj Seminarioj
kaj Festivalo de Religiaj Kantoj
7. Eblas jam aligxi por la studjaro 2010/2011 de ISTK - kotizo 200 EUR aux 200 USD, sed validas nur gxis la 31.12.2009, poste pli multe - 250 USD aux 250 EURO gxis 31.03.2010 kaj 300 USD aux 300 EURO gxis 30.06.2010
8. Eblas jam aligxi por la studjaro 2010/2011 de ISTK kaj kursoj de pola lingvo cxe Universitato Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, kio kostas nur 600 EUR au 600 USD gxis la 31.12.2009, poste pli multe - 700 USD aux 700 EUR
Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo Centro de Konstanta Edukado estas Klerigejo funkcianta ekde 1991, lauxlegxe registrita cxe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj cxe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 13/08). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW) kaj Muzeo de Diplomatio, Grandpolia Altlernejo de Turismo kaj Administrado en Poznań, Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio jxurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojagxantoj "Flugo".
En la studumo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaux meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo dauras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naux profesioj (simboloj de Europa Unio):
- post la 1-a studjaro - akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arangxoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojagxagentejo (422103) kaj internacia vojagxgvidanto (511301);
- post la 2-a studjaro - kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma cxicxerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);
- post la 3-a studjaro - profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalauxro de AIS pri humanistiko aux morfosciencoj.
Laux dekreto de la pola Ministro pri Edukado de la 1-a de augusto 2000 j., kiu estis publikigita en la sxtata legx-jxurnalo - fin-diplomoj de la Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo validas kiel oficialaj polaj dokumentoj rajtigantaj cxicxeronojn kaj vojagxgvidantojn labori en Esperanto.
En la jaroj 2009/2010 kaj 2010/2011 kadre de la Studejo oni planas kunlabore kun Universitato de Kazimiro la Granda kaj Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz, krome Oficejo de Vojagxantoj "Flugo" - gvidadon de specialigitaj kursoj pri turismo, kulturo kaj bizneso kaj ankaux konversaciajn lingvokursojn. Eblas ankaux partopreni semajnajn kursojn kun studentoj de STK/AKB - prezo 10 EUR + logxado en studenta domo po 8 EUR/nokte, do entute 50 EUR semajne kun 5 tranoktoj.
Kunlaboro kun AIS San Marino kaj sciencaj institucioj en Pollando permesas akiri sciojn pri diversaj brancxoj de scienco kaj kulturo-i.a. pri ekologio, eurologio, etnologio, etnografio, ceramiko, kultur-kaj soci-geografio, interlingvistiko, historio, politikaj sciencoj, diplomatio, komerco, merkatiko, estrado, teatro-danco kaj de pluraj lingvoj.
En Bydgoszcz la studjaro 2010/2011 komencigxos per 35 Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 36 Sesio de AIS Klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum 18-24 de septembro 2010, okaze de Monda Tago de Turismo (27.09) kaj Europa Tago de Lingvoj (26.09). Partoprenkotizo estas 150 EUR.
La studjaro 2009/2010 dauxros ekde auxtuno 2009 gxis majo 2010 kaj ampleksos: laux cxiutaga sistemo po 30-40 studhoroj semajne (ferioj decembre kaj januare), kaj laux t.n. ekstercxeesta sistemo - la stud-ekzamenajn : Internacian Esperanton Kurson dum 12-20.12.2009 kun 34
AKB/AIS Sesio, 35 AKB/AIS-Sesio kadre de 35 Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz dum 17-26.04.2010. Necesas partopreni almenaux finekzamenan 35 AKB/AIS-Sesion dum 17-25.04.2010. ankaux kun Internacia Kurso por Esperanto - vojagxgvidantoj kaj Internacia Pedagogia Kurso. Ekstercxeestaj studantoj povas ankaux partopreni, sen krompago, libere elekteblajn kursojn ekster la sesioj.
Dum la jaroj 1991-2009 lecionojn en la Studejo gvidis lekciistoj el 60 landoj de Europo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Australio por studantoj el 90 landoj de la mondo. La plej ofte uzataj lingvoj en la Studejo, apud la pola kaj Esperanto, estis: angla, hispana, franca, litova, cxina, albana, itala, mongola, germana, rusa, portugala kaj svahila. La studantoj konatigxis tiel pri kulturo kaj lingvoj de diversaj nacioj, kaj fremdlandanoj ankaux pri la pola. Okazis ankaux Internacia Festivalo de 36 lingvoj.
Nun la studkotizoj por la studjaro 2009/2010 kaj 2010/2011 estas samaj por ambaux sistemoj - 200 USD au 200 EUR. Kaze de enpago kaj neeblo alveni la kandidato povas prokrasti la studentigxon gxis la sekva studjaro (t.e. 2010/2011), studentigi anstatauxe alian personon el la sama aux alia lando, aux - se eblas - utiligi la pagon por internaciaj vojagxoj de la Internacia Klubo "Esperantotur"; resendo de la mono ne eblas.
Eblas ankaux aligxi por Kursoj de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz(UKW) dum 1.02.2010 - 5.05.2010, kio kostas aldone 200 EUR. La kurso ebligos lerni la polan lingvon tiugrade, ke oni povos aligxi por 2010/2011 ankaux al studado cxe Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz cxu por studi geografion kaj turismon, cxu aliajn fakojn en la Universitato. Tiamaniere, studante en Bydgoszcz eblos samtempe akiri kvar diplomojn: de ISTK, bakalauran kaj magistran de AIS kaj magistran de la Universitato de Kazimiro la Granda (UKW) en Bydgoszcz.
Aligxojn akceptas la sekretariejo de la studumo (adreso supre); la banko-konton por pagi la studkotizojn demandu en la Studejo. -- Grave: sen studpagoj ne eblas ricevi invitleterojn, se la aligxinto ilin bezonas por akiri polan vizon; krom tio konsideru, ke ekde septembro estas tre malfacile arangxi vizon por la kuranta studjaro - tial indas aligxi kaj pagi frue, prefere gxis la 31-a de decembro 2009..
La modestaj viv-kostoj en Bydgoszcz (logxado en studentaj domoj+mangxado) estas ekde 200 USD aux 150 EUR cxiumonate laux postuloj de Schengen - landoj - kaj tiujn oni povas pagadi surloke.
Studantoj de la Studejo povas ankaux studentigxi cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj (krom-kosto 32,50 EUR), kio rajtigas al 75% rabato de kromaj kurset- kaj ekzamen-kotizoj de AIS en Bydgoszcz aux aliloke en centra/orienta Europo - kaj al cxiuj fin-studintoj permesas
akiri la titolon de bakalauxro, kaj, post pliaj du studjaroj, ankaux magistro de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pri humanistiko aux morfosciencoj.
Dum 2006/2007 en ISTK en Bydgoszcz studis 132 gestudentoj el pli ol 20 landoj kaj 4 kontinentoj kaj pli ol 70 studantoj dum 2007/2008 kaj 2008/2009 kaj nun pli ol 50 por 2009/2010 de la tuta mondo. Ankoraux eblas aligxi por 2009-2010 j. aux jam por 2010/2011 jaroj.
Bonvenon al nia Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), kiu estas la unua en la mondo, kie oni cxiutage instruas en Esperanto!
Prezidanto de la Program-Konsilio
ASci.mag. Andrzej Grzebowski
Internacia Studejo pri Turismo kaj Kulturo
Klerigejo de la Internacia Akademio de Sciencoj (AIS)
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz
Tel.: г52-3461151 - E-mail: stud-esperanto@wp.pl
Рубрики: | Разное |
Комментировать | « Пред. запись — К дневнику — След. запись » | Страницы: [1] [Новые] |
Комментировать | « Пред. запись — К дневнику — След. запись » | Страницы: [1] [Новые] |